학술논문

Language gender gap at work across OECD countries: Quantitative and controversial evidence.
Document Type
Article
Source
Language Problems & Language Planning. 2021, Vol. 45 Issue 3, p284-308. 25p.
Subject
*Gender differences in language
*Gender differences in communication
*Reading ability testing
Language ability
Numeracy
Language
ISSN
0272-2690
Abstract
Resumo: Oni vaste priskribis lingvajn genrodiferencojn en laboraj situacioj sed apenaŭ mezuris ilin. La celo de la nuna studo estas esplori ĉu ekzistas genrodiferencoj en la uzo de lingvokapabloj en laboraj situacioj, kaj el kio konsistas tiuj diferencoj. Ni prezentas kaj kalkulas genrofendan mezurilon de lingvaj kapabloj en laboro por 21 landoj, utiligante donitaĵojn el la unua stadio de la Superrigardo de Adoltaj Lertoj (n = 109 695). Alirante la demandon per pritakso de la kapablobezonoj en laboraj situacioj por la 21-a jarcento, ni kombinas kvin unuopajn indikilojn: uzon de perbuŝaj lertoj, uzon de legaj lertoj, uzon de skribaj lertoj, uzon de numeraj lertoj, kaj uzon de lertoj pri IKT (informada kaj komunika teknologio). Ni kvantigas relativajn genrajn diferencojn kun konsidero al ĝeneralaj kategorioj de okupoj. Ni prezentas atestaĵon pri lingva genrofendo favora al viroj en ĉiuj el la analizitaj lingvolertoj; ekzistas, tamen, diferencoj laŭ la lando kaj la kategorio de okupo. [ABSTRACT FROM AUTHOR]